Solomon's Officials

1 Kings 4

1 Kaj la regxo Salomono estis regxo super la tuta Izrael. 2 Kaj jen estas la estroj, kiuj estis cxe li:Azarja, filo de Cadok, pastro; 3 Elihxoref kaj Ahxija, filoj de SXisxa, skribistoj; Jehosxafat, filo de Ahxilud, kronikisto; 4 kaj Benaja, filo de Jehojada, super la militistaro; kaj Cadok kaj Ebjatar, pastroj; 5 kaj Azarja, filo de Natan, super la administrantoj; kaj Zabud, filo de Natan, pastro, amiko de la regxo; 6 kaj Ahxisxar super la palaco; kaj Adoniram, filo de Abda, super la impostoj.

7 Kaj Salomono havis dek du administrantojn super la tuta Izrael, kaj ili liveradis provizajxojn al la regxo kaj al lia domo; unu monaton en jaro cxiu el ili devis liveri provizajxojn. 8 Kaj jen estas iliaj nomoj:Ben-HXur, sur la monto de Efraim; 9 Ben-Deker, en Makac kaj SXaalbim kaj Bet-SXemesx kaj Elon-Bet-HXanan; 10 Ben-HXesed, en Arubot; al li apartenis Sohxo kaj la tuta regiono HXefer; 11 Ben-Abinadab, super la tuta regiono Dor; Tafat, filino de Salomono, estis lia edzino; 12 Baana, filo de Ahxilud, en Taanahx kaj Megido kaj super la tuta Bet- SXean, kiu estas apud Cartan, malsupre de Jizreel, de Bet-SXean gxis Abel- Mehxola, gxis trans Jokmeam; 13 Ben-Geber, en Ramot en Gilead; al li apartenis la Vilagxoj de Jair, filo de Manase, kiuj estis en Gilead; al li apartenis la distrikto Argob, kiu estis en Basxan, sesdek grandaj urboj kun muregoj kaj kupraj rigliloj; 14 Ahxinadab, filo de Ido, en Mahxanaim; 15 Ahximaac, en la regiono de Naftali; ankaux li prenis Basmaton, filinon de Salomono, kiel edzinon; 16 Baana, filo de HXusxaj, en la regiono de Asxer kaj en Alot; 17 Jehosxafat, filo de Paruahx, en la regiono de Isahxar; 18 SXimei, filo de Ela, en la regiono de Benjamen; 19 Geber, filo de Uri, en la regiono Gilead, en la lando de Sihxon, regxo de la Amoridoj, kaj de Og, regxo de Basxan. Unu administranto estis en tiu tuta lando.

Next Book Next Book