Adonijah Sets Himself Up as King

1 Kings 1

5 Dume Adonija, filo de HXagit, fierigxis, kaj diris:Mi farigxos regxo. Kaj li havigis al si cxarojn kaj rajdistojn kaj kvindek homojn por kuradi antaux li. 6 Kaj lia patro neniam afliktis lin per demando:Kial vi tion faras? Krom tio li estis tre belaspekta, kaj li estis naskita post Absxalom. 7 Kaj li interkonsentis kun Joab, filo de Ceruja, kaj kun la pastro Ebjatar, kaj ili helpadis Adonijan. 8 Sed la pastro Cadok, kaj Benaja, filo de Jehojada, kaj la profeto Natan kaj SXimei kaj Rei kaj la fortuloj de David ne estis kun Adonija.

9 Adonija bucxis sxafojn kaj bovojn kaj grasigitajn brutojn cxe la sxtono Zohxelet, kiu kusxas apud En-Rogel; kaj li invitis cxiujn siajn fratojn, la filojn de la regxo, kaj cxiujn Jehudaanojn, kiuj servis al la regxo. 10 Sed la profeton Natan kaj Benajan kaj la fortulojn kaj sian fraton Salomono li ne invitis.

Next Book Next Book