David in His Old Age

1 Kings 1

1 La regxo David maljunigxis kaj atingis profundan agxon; kaj oni kovris lin bone per vestoj, sed li ne povis varmigxi. 2 Tiam diris al li liaj servantoj:Oni elsercxu por nia sinjoro la regxo junulinon virgulinon, kaj sxi staru antaux la regxo kaj flegu lin kaj dormu cxe lia brusto, kaj tiam al nia sinjoro la regxo farigxos varme. 3 Kaj oni sercxis belan junulinon en la tuta regiono de Izrael, kaj oni trovis la SXunemaninon Abisxag kaj venigis sxin al la regxo. 4 La junulino estis tre bela; kaj sxi farigxis flegantino de la regxo kaj servis al li; sed la regxo ne ekkonis sxin.

Next Book Next Book