The Last Words of David

2 Samuel 23

1 Jen estas la lastaj vortoj de David: Parolas David, filo de Jisxaj, Kaj parolas la viro, kiu estas alte levita, La sanktoleito de la Dio de Jakob, Kantverkisto en Izrael:

2 La spirito de la Eternulo parolas per mi, Kaj Lia vorto estas sur mia lango. 3 La Dio de Izrael parolis, Al mi diris la Roko de Izrael: Justulo regas super homoj, Li regas en timo antaux Dio. 4 Kaj li estas kiel la lumo de mateno, Kiam levigxas la suno, De mateno sennuba, Kiam post la pluvo Elkreskas la verdajxo el la tero.

5 CXu ne tiel estas mia domo cxe la Eternulo? CXar Li faris kun mi eternan interligon, Kiu estas bone arangxita en cxio, kaj observata; CXar mia tuta savo, kaj cxio, kion mi deziras, bone prosperas. 6 La malbonaguloj cxiuj estas kiel dornoj forjxetitaj, Kiujn oni ne povas preni per la mano; 7 Sed se iu volas ektusxi ilin, Tiu devas armi sin per fero aux per stango de lanco; Kaj per fajro ili estos forbruligitaj sur sia loko.

Next Book Next Book