David's Song of Deliverance

2 Samuel 22

1 Kaj David eldiris antaux la Eternulo la vortojn de la sekvanta kanto, kiam la Eternulo lin savis el la manoj de cxiuj liaj malamikoj kaj el la mano de Saul.

2 Li diris: La Eternulo estas mia Roko, kaj mia fortikajxo, kaj mia Savanto. 3 Dion, mian Rokon, mi fidas; Mia sxildo, kaj la korno de mia savo, mia fortigo, kaj mia rifugxejo; Mia Savanto, kiu helpas min kontraux maljusteco. 4 Mi vokas al la Eternulo, la glorinda; Kaj mi savigxas de miaj malamikoj.

5 CXar cxirkauxis min la ondoj de la morto, Torentoj pereigaj min teruris; 6 La sxnuroj de SXeol min cxirkauxis; La retoj de la morto min atingis.

7 En mia premiteco mi vokis la Eternulon, Kaj al mia Dio mi vokis; Kaj el Sia templo Li auxdis mian vocxon, Kaj mia krio atingis Liajn orelojn.

8 Ektremis kaj ekskuigxis la tero, La fundamentoj de la cxielo ekmovigxis Kaj eksxanceligxis, cxar Li koleris. 9 Levigxis fumo el Lia nazo, Kaj ekstermanta fajro el Lia busxo; Karboj ekflamis de gxi. 10 Li klinis la cxielon kaj iris malsupren, Kaj densa mallumo estis sub Liaj piedoj. 11 Kaj Li ekrajdis sur kerubo kaj ekflugis, Kaj Li portigxis sur la flugiloj de la vento. 12 Li cxirkauxigis Sin per mallumo kiel per tendo, Per densaj nuboj, plenaj de akvo. 13 De la brilo antaux Li Ekbrulis karboj per fajro. 14 El la cxielo ektondris la Eternulo, Kaj la Plejaltulo auxdigis Sian vocxon. 15 Li jxetis sagojn, kaj dispelis ilin; fulmon, kaj konfuzis ilin. 16 Kaj malkovrigxis la kusxujoj de la maro, Nudigxis la fundamentoj de la universo, De la minaca vocxo de la Eternulo, De la kolera spirado de Lia nazo.

17 Li etendas el supre la brakon, kaj prenas min; Li eltiras min el grandaj akvoj; 18 Li savas min de mia potenca malamiko, De miaj malamantoj, cxar ili estas pli fortaj ol mi. 19 Ili atingis min en la tago de mia malfelicxo; Sed la Eternulo farigxis mia subteno. 20 Kaj Li elkondukis min en vastan lokon; Li liberigis min, cxar Li estas favora al mi.

21 La Eternulo rekompencas min laux mia justeco; Laux la pureco de miaj manoj Li repagas al mi. 22 CXar mi min tenis je la vojoj de la Eternulo, Kaj mi ne faris malbonon antaux mia Dio. 23 CXar cxiuj Liaj legxoj estis antaux mi, Kaj Liajn ordonojn mi ne forigis de mi. 24 Mi estis senkulpa antaux Li, Kaj mi gardis min, ke mi ne peku. 25 Kaj la Eternulo rekompencis min laux mia justeco, Laux mia pureco antaux Liaj okuloj.

26 Kun favorkorulo Vi estas favorkora, Kun piulo Vi estas pia; 27 Kun purulo Vi agas laux lia pureco, Kaj kun maliculo laux lia maliceco. 28 Popolon humilan Vi helpas; Kaj per Viaj okuloj Vi malaltigas la fierulojn. 29 CXar Vi estas mia lumilo, ho Eternulo; La Eternulo lumigas mian mallumon. 30 CXar kun Vi mi forkurigas militistaron; Kun mia Dio mi transsaltas muron. 31 La vojo de Dio estas perfekta; La parolo de la Eternulo estas tute pura; Li estas sxildo por cxiuj, kiuj Lin fidas.

32 CXar kiu estas Dio, krom la Eternulo? Kaj kiu estas Roko, krom nia Dio? 33 Dio fortikigas min per forto; Kaj Li perfektigas mian vojon. 34 Li similigas miajn piedojn al cervaj, Kaj starigas min sur miaj altajxoj. 35 Li instruas mian manon militi, Kaj miajn brakojn strecxi kupran pafarkon. 36 Vi donis al mi la sxildon de Via savo; Kaj Via favoro min grandigas. 37 Vi largxigas mian pasxon sub mi, Por ke ne sxanceligxu miaj piedoj. 38 Mi persekutas miajn malamikojn, kaj ekstermas ilin; Kaj mi ne revenas, gxis mi ilin pereigas. 39 Mi pereigas kaj frakasas ilin, ke ili ne povas plu levigxi; Ili falas sub miajn piedojn. 40 Vi cxirkauxzonas min per forto por la milito; Miajn atakintojn Vi jxetas sub min. 41 Vi forkurigas de mi miajn malamikojn, Kaj miajn malamantojn mi ekstermas. 42 Ili rigardas cxirkauxen, sed ne venas helpanto; Al la Eternulo, sed Li ne respondas al ili. 43 Mi disfrotas ilin simile al polvo de la tero; Kiel stratan koton mi ilin disbatas kaj dispremas.

44 Vi savas min de la ribeloj de mia popolo; Vi gardas min, ke mi estu cxefo super la nacioj; Popolo, kiun mi ne konas, servas min. 45 Aligentuloj respektegas min; Ili obeas min per atentaj oreloj. 46 Aligentuloj senfortigxas, Kaj kuras terurite el siaj fortikajxoj.

47 Vivas la Eternulo; kaj benata estu mia Roko; Alte glorata estu mia Dio, la Roko de mia savo: 48 Tiu Dio, kiu donas al mi vengxon Kaj submetas al mi popolojn; 49 Kiu forkondukas min de miaj malamikoj, Altigas min super miaj atakintoj, Kaj savas min de perfortulo.

50 Tial mi gloras Vin, ho Eternulo, inter la popoloj, Kaj pri Via nomo mi kantas. 51 Li donas grandan helpon al Sia regxo, Kaj faras favorajxon al Sia sanktoleito, Al David kaj al lia idaro, por eterne.

Next Book Next Book