David Hears of Absalom's Death

2 Samuel 18

19 Ahximaac, filo de Cadok, diris:Mi kuros, kaj sciigos al la regxo, ke la Eternulo faris al li juston kontraux liaj malamikoj. 20 Sed Joab diris al li:Ne bona sciiganto vi estos hodiaux; vi sciigos en alia tago, kaj hodiaux ne sciigu, cxar mortis la filo de la regxo. 21 Kaj Joab diris al Etiopo:Iru, diru al la regxo, kion vi vidis. La Etiopo adorklinigxis antaux Joab kaj ekkuris. 22 Tamen Ahximaac, filo de Cadok, parolis plue, kaj diris al Joab:Kio ajn estos, permesu ankaux al mi kuri post la Etiopo. Sed Joab diris:Por kio vi kuros, mia filo? venu, la sciigo ne estos agrabla. 23 Kaj li diris:Kio ajn estos, mi kuros. Kaj tiu diris al li:Kuru. Kaj Ahximaac ekkuris laux la vojo de la ebenajxo, kaj kurantauxigxis antaux la Etiopon.

24 David sidis inter la du pordegoj; kaj la gardostaranto iradis sur la tegmento de la pordego, super la muro, kaj, levinte siajn okulojn, li ekvidis, ke jen iu viro sola kuras. 25 Kaj la gardostaranto ekkriis, kaj raportis al la regxo. Kaj la regxo diris:Se li estas sola, tiam bona sciigo estas en lia busxo. Kaj dum tiu cxiam pli alproksimigxadis, 26 la gardostaranto ekvidis, ke ankoraux alia viro kuras; kaj la gardostaranto ekkriis al la pordegisto, kaj diris:Jen ankoraux iu viro sola kuras. Kaj la regxo diris:Ankaux cxi tiu havas bonan sciigon. 27 La gardostaranto diris:Mi vidas la kuradon de la unua, gxi estas kiel la kurado de Ahximaac, filo de Cadok. Kaj la regxo diris:Li estas bona homo, kun bona sciigo li venas.

28 Kaj Ahximaac ekkriis, kaj diris:Paco al la regxo! Kaj li adorklinigxis antaux la regxo vizagxaltere, kaj diris:Benata estu la Eternulo, via Dio, kiu transdonis la homojn, kiuj levis sian manon kontraux mian sinjoron la regxon. 29 Kaj la regxo diris:CXu bone fartas la junulo Absxalom? Ahximaac respondis:Mi vidis grandan tumulton, kiam Joab sendis la servanton de la regxo kaj vian sklavon, kaj mi ne scias, kio estis. 30 Tiam la regxo diris:Deturnigxu, kaj starigxu tie. Kaj li deturnigxis, kaj starigxis.

Next Book Next Book