Absalom Killed

2 Samuel 18

1 David prikalkulis la popolon, kiu estis kun li, kaj starigis super gxi milestrojn kaj centestrojn. 2 Kaj David metis trionon de la popolo sub la disponon de Joab, kaj trionon sub la disponon de Abisxaj, filo de Ceruja kaj frato de Joab, kaj trionon sub la disponon de Itaj, la Gatano. Kaj la regxo diris al la popolo:Mi ankaux iros kun vi. 3 Sed la popolo diris:Ne iru; cxar se ni ecx forkuros, ili ne tre atentos nin; ecx se duono de ni mortos, ili ne tre atentos nin; sed vi estas kiel dek mil el ni; tial estas pli bone, ke vi helpu nin el la urbo. 4 Tiam la regxo diris al ili:Kion vi deziras, tion mi faros. Kaj la regxo starigxis apud la pordego, kaj la tuta popolo eliris laux centoj kaj miloj. 5 Kaj la regxo ordonis al Joab kaj al Abisxaj kaj al Itaj:Estu singardaj kun la junulo Absxalom. Kaj la tuta popolo auxdis, kiel la regxo ordonis al cxiuj estroj koncerne Absxalomon.

6 Kaj la popolo eliris sur la kampon kontraux Izraelon, kaj farigxis batalo en la arbaro de Efraim. 7 Kaj la popolo Izraela estis tie venkobatita de la servantoj de David, kaj tie estis granda venkobato en tiu tago:falis dudek mil. 8 La batalo disvastigxis tie sur la tutan regionon; kaj la arbaro pereigis pli da homoj, ol ekstermis la glavo en tiu tago.

9 Kaj Absxalom renkontigxis kun la servantoj de David; Absxalom rajdis sur mulo. Kaj la mulo trafis sub interplektitajn brancxojn de granda kverko, kaj lia kapo alkrocxigxis al la kverko, kaj li ekpendis inter la cxielo kaj la tero; kaj la mulo, kiu estis sub li, forkuris. 10 Tion ekvidis unu homo, kaj sciigis al Joab, kaj diris:Jen mi vidis Absxalomon, kiu pendas de kverko. 11 Kaj Joab diris al la homo, kiu raportis al li:Se vi vidis, kial do vi ne batis lin tie sur la teron? mi donus al vi dek argxentajn monerojn kaj unu zonon. 12 Sed la homo diris al Joab:Se vi donus en miajn manojn ecx mil argxentajn monerojn, mi ne etendus mian manon kontraux la filo de la regxo; cxar antaux niaj oreloj la regxo ordonis al vi kaj al Abisxaj kaj al Itaj, dirante:Gardu al mi la junulon Absxalom. 13 Kaj se mi farus falsajxon kontraux mia animo, nenio kasxigxus antaux la regxo, kaj vi starus flanke. 14 Joab diris:Mi ne perdos tempon kun vi. Kaj li prenis en sian manon tri lancojn, kaj enpikis ilin en la koron de Absxalom, kiam cxi tiu ankoraux estis vivanta inter la brancxoj de la kverko. 15 Poste dek junuloj armilportistoj de Joab cxirkauxis Absxalomon, batis, kaj mortigis lin.

16 Tiam Joab ekblovis per trumpeto, kaj la popolo cxesis postkuri la Izraelidojn; cxar Joab haltigis la popolon. 17 Kaj oni prenis Absxalomon kaj jxetis lin en la arbaro en grandan kavon, kaj oni metis super li tre grandan amason da sxtonoj; kaj cxiuj Izraelidoj forkuris cxiu al sia tendo. 18 Sed Absxalom ankoraux dum sia vivo starigis al si monumenton, kiu trovigxas en la Valo de la Regxo; cxar li diris:Mi ne havas filon, kiu memorigus pri mia nomo; kaj li nomis la monumenton per sia nomo. Kaj oni nomas gxin gxis nun monumento de Absxalom.

Next Book Next Book