Absalom Flees to Geshur

2 Samuel 13

34 Dume Absxalom forkuris. La gardostaranta servanto levis siajn okulojn, kaj ekvidis, ke multe da homoj iras de la vojo malantauxa laux la deklivo de la monto. 35 Kaj Jonadab diris al la regxo:Jen la filoj de la regxo venas; kiel via sklavo diris, tiel farigxis. 36 Kiam li finis paroli, venis la filoj de la regxo, kaj ili levis sian vocxon kaj ploris; kaj ankaux la regxo kaj cxiuj liaj servantoj ploris per tre granda ploro.

37 Sed Absxalom forkuris, kaj venis al Talmaj, filo de Amihud, regxo de Gesxur. Kaj David funebris pro sia filo dum la tuta tempo. 38 Absxalom forkuris, kaj iris Gesxuron, kaj restis tie dum tri jaroj. 39 Kaj la regxo David forte sopiris al Absxalom; cxar li konsoligxis pri la morto de Amnon.

Next Book Next Book