Absalom Murders Amnon

2 Samuel 13

23 Okazis post du jaroj, ke oni tondis la sxafojn cxe Absxalom en Baal- HXacor, kiu estas apud Efraim; kaj Absxalom invitis cxiujn filojn de la regxo. 24 Kaj Absxalom venis al la regxo, kaj diris:Jen oni tondas cxe via sklavo; mi petas, ke la regxo kun siaj servantoj venu al via sklavo. 25 Sed la regxo diris al Absxalom:Ne, mia filo, ni ne iros cxiuj, por ke ni ne estu sxargxo por vi. Tiu insiste lin petis; sed li ne volis iri, li nur benis lin. 26 Tiam Absxalom diris:Se ne, tiam almenaux mia frato Amnon iru kun ni. Kaj la regxo diris al li:Por kio li iru kun vi? 27 Sed Absxalom insiste lin petis; tial li lasis iri kun li Amnonon kaj cxiujn filojn de la regxo. 28 Kaj Absxalom ordonis al siaj servantoj jene:Rigardu, mi petas, kiam la koro de Amnon gajigxos de vino, kaj mi diros al vi, ke vi frapu Amnonon, tiam mortigu lin, ne timu; cxar ja mi ordonis al vi; estu senhezitaj kaj kuragxaj. 29 Kaj la servantoj de Absxalom faris al Amnon, kiel ordonis Absxalom. Tiam levigxis cxiuj filoj de la regxo, kaj sidigxis cxiu sur sia mulo kaj forkuris.

30 Kiam ili estis ankoraux sur la vojo, al David venis la famo, ke Absxalom mortigis cxiujn filojn de la regxo kaj neniu el ili restis. 31 La regxo levigxis, kaj dissxiris siajn vestojn, kaj kusxigxis sur la tero; kaj cxiuj liaj servantoj staris kun dissxiritaj vestoj. 32 Tiam ekparolis Jonadab, filo de SXimea, frato de David, kaj diris:Mia sinjoro ne diru, ke cxiuj junuloj filoj de la regxo estas mortigitaj; cxar nur Amnon sola mortis; cxar cxe Absxalom tio estis decidita de post la tago, kiam tiu perfortis lian fratinon Tamar. 33 Kaj nun mia sinjoro la regxo ne atentu la famon, kiu diras, ke cxiuj filoj de la regxo mortis; nur Amnon sola mortis.

Next Book Next Book