The Ark Brought to Jerusalem

2 Samuel 6

1 Kaj denove David kolektis cxiujn elektitojn en Izrael, tridek mil. 2 Kaj David, kaj la tuta popolo, kiu estis kun li, levigxis kaj iris el Baale-Jehuda, por venigi de tie la keston de Dio, kiu estas nomata per la nomo de la Eternulo Cebaot, kiu sidas sur la keruboj. 3 Kaj oni veturigis la keston de Dio sur nova veturilo, kaj prenis gxin el la domo de Abinadab, kiu estis en Gibea. Kaj Uza kaj Ahxjo, filoj de Abinadab, kondukis la novan veturilon. 4 Kaj oni prenis gxin el la domo de Abinadab en Gibea kun la kesto de Dio, kaj Ahxjo iris antaux la kesto.

Next Book Next Book