David Defeats the Philistines

2 Samuel 5

17 Kiam la Filisxtoj auxdis, ke oni sanktoleis Davidon regxo super Izrael, cxiuj Filisxtoj iris, por sercxi Davidon. David auxdis pri tio, kaj eniris en la fortikajxon. 18 Kaj la Filisxtoj venis kaj okupis lokon en la valo Refaim. 19 Kaj David demandis la Eternulon, dirante:CXu mi iru kontraux la Filisxtojn? cxu Vi transdonos ilin en mian manon? Kaj la Eternulo diris al David:Iru, cxar Mi certe transdonos la Filisxtojn en vian manon. 20 Tiam David venis al la loko Baal-Peracim, kaj David tie venkobatis ilin; kaj li diris:La Eternulo disbatis miajn malamikojn antaux mi, kiel oni disbatas akvon. Tial oni donis al tiu loko la nomon Baal-Peracim. 21 Kaj ili lasis tie siajn diojn, kaj forportis ilin David kaj liaj viroj.

22 Kaj denove venis la Filisxtoj kaj okupis lokon en la valo Refaim. 23 Kaj kiam David demandis la Eternulon, Li diris:Ne iru; turnu vin post ilin, kaj venu al ili de la flanko de la morusarboj; 24 kaj kiam vi ekauxdos la sonon de pasxoj sur la supro de la morusarboj, tiam ataku; cxar tiam la Eternulo eliris antaux vi, por frapi la tendaron de la Filisxtoj. 25 Kaj David faris tiel, kiel ordonis al li la Eternulo; kaj li venkobatis la Filisxtojn de Geba gxis Gezer.

Next Book Next Book