Saul Kills the Priests at Nob

1 Samuel 22

6 Saul auxdis, ke aperis David kaj la viroj, kiuj estis kun li. Saul tiam sidis en Gibea sub la tamarisko sur la altajxo, kaj lia lanco estis en lia mano, kaj cxiuj liaj servantoj staris apud li. 7 Kaj Saul diris al siaj servantoj, kiuj staris apud li:Auxskultu, idoj de Benjamen:cxu al cxiuj el vi la filo de Jisxaj donos kampojn kaj vinbergxardenojn? cxu vin cxiujn li faros milestroj kaj centestroj? 8 cxar vi cxiuj faris konspiron kontraux mi, kaj neniu sciigis al miaj oreloj, ke mia filo faris interligon kun la filo de Jisxaj, kaj neniu el vi kompatas min kaj sciigis al miaj oreloj, ke mia filo instigis mian sklavon kontraux mi, por fari insidon, kiel nun. 9 Tiam respondis Doeg la Edomido, kiu staris kun la servantoj de Saul, kaj li diris:Mi vidis, ke la filo de Jisxaj venis en Nobon al Ahximelehx, filo de Ahxitub. 10 Kaj cxi tiu demandis pri li la Eternulon, kaj donis al li mangxajxon, kaj ankaux la glavon de la Filisxto Goljat li donis al li.

11 Tiam la regxo sendis voki la pastron Ahximelehx, filo de Ahxitub, kaj la tutan domon de lia patro, la pastrojn, kiuj estis en Nob, kaj ili cxiuj venis al la regxo. 12 Kaj Saul diris:Auxskultu, filo de Ahxitub! Kaj cxi tiu respondis:Jen mi estas, mia sinjoro. 13 Kaj Saul diris al li:Kial vi faris konspiron kontraux mi, vi kaj la filo de Jisxaj, kiam vi donis al li panon kaj glavon, kaj demandis pri li Dion, por ke li levigxu kontraux mi inside, kiel nun? 14 Kaj Ahximelehx respondis al la regxo kaj diris:Kiu do el cxiuj viaj servantoj estas tiel fidela, kiel David, kiu estas bofilo de la regxo kaj fervore vin obeas kaj estas estimata en via domo? 15 cxu hodiaux mi komencis demandi pri li Dion? neniel mi tion farus! la regxo ne kulpigu pri tio sian sklavon, nek la tutan domon de mia patro; cxar via sklavo sciis pri cxio cxi tio nenion malgrandan nek grandan. 16 Sed la regxo diris:Vi devas morti, Ahximelehx, vi kaj la tuta domo de via patro. 17 Kaj la regxo diris al la kuristoj, kiuj staris apud li:Turnu vin kaj mortigu la pastrojn de la Eternulo, cxar ili estas en interkonsento kun David; ili sciis, ke li estas forkurinto, kaj tamen ili ne raportis al mi. Sed la servantoj de la regxo ne volis levi siajn manojn, por frapi la pastrojn de la Eternulo. 18 Tiam la regxo diris al Doeg:Turnu vin vi kaj frapu la pastrojn. Kaj Doeg la Edomido sin turnis kaj frapis la pastrojn, kaj mortigis en tiu tago okdek kvin virojn, kiuj portis linajn efodojn. 19 Kaj Nobon, la urbon de la pastroj, li frapis per la akrajxo de la glavo, la virojn kaj virinojn, infanojn kaj sucxinfanojn, bovojn kaj azenojn kaj sxafojn, cxion per la akrajxo de la glavo.

20 Sed forsavigxis unu filo de Ahximelehx, filo de Ahxitub; lia nomo estis Ebjatar; li forkuris al David. 21 Kaj Ebjatar rakontis al David, ke Saul mortigis la pastrojn de la Eternulo. 22 Tiam David diris al Ebjatar:Mi sciis en tiu tago, kiam tie estis Doeg la Edomido, ke li certe raportos al Saul; mi estas kulpa pri cxiuj animoj de via patrodomo. 23 Restu cxe mi, ne timu; cxar kiu sercxos mian animon, tiu sercxos ankaux vian animon; sed vi estos gardata cxe mi.

Next Book Next Book