David at the Cave of Adullam

1 Samuel 22

1 Kaj David foriris de tie, kaj savigxis en la kaverno Adulam. Kiam tion auxdis liaj fratoj kaj la tuta domo de lia patro, ili venis al li tien. 2 Kaj kolektigxis al li cxiuj viroj premataj, sxulduloj, afliktitoj, kaj li farigxis ilia estro; ili estis kun li cxirkaux kvarcent viroj.

3 Kaj de tie David iris en Micpen de Moab, kaj li diris al la regxo de Moab:Permesu al mia patro kaj al mia patrino resti cxe vi, gxis mi ekscios, kion faros al mi Dio. 4 Kaj li alkondukis ilin al la regxo de Moab, kaj ili restis cxe li la tutan tempon, kiun David estis en la fortikajxo. 5 Sed la profeto Gad diris al David:Ne restu en la fortikajxo; iru kaj venu en la landon de Jehuda. Kaj David iris kaj venis en la arbaron HXeret.

Next Book Next Book