Jacob's Prosperity

Genesis 30

25 Kiam Rahxel naskis Jozefon, Jakob diris al Laban: Forliberigu min, kaj mi iros al mia loko kaj al mia lando. 26 Donu miajn edzinojn kaj miajn infanojn, pro kiuj mi servis vin, kaj mi iros; cxar vi konas la servon, per kiu mi vin servis. 27 Kaj Laban diris al li: Ho, se mi povus akiri vian favoron! mi spertis, ke la Eternulo benis min pro vi. 28 Kaj li diris: Difinu, kian rekompencon mi sxuldas al vi, kaj mi donos. 29 Kaj tiu diris al li: Vi scias, kiel mi servis vin kaj kia farigxis via brutaro cxe mi; 30 cxar malmulte vi havis antaux mi, sed nun gxi multe vastigxis; kaj la Eternulo benis vin post mia veno; kaj nun kiam mi laboros ankaux por mia domo? 31 Kaj Laban diris: Kion mi donu al vi? Kaj Jakob diris: Donu al mi nenion; sed se vi faros al mi jenon, tiam mi denove pasxtos kaj gardos viajn sxafojn: 32 mi pasos hodiaux tra via tuta sxafaro; apartigu el gxi cxiun sxafon mikskoloran kaj makulitan kaj cxiun bruton nigran inter la sxafoj, kaj makulitan kaj mikskoloran inter la kaproj; kaj ili estu mia rekompenco. 33 Kaj respondos por mi mia justeco en la morgauxa tago, kiam vi venos vidi mian rekompencon; cxiu el la kaproj, kiu ne estos mikskolora aux makulita, kaj cxiu el la sxafoj, kiu ne estos nigra, estu rigardata kiel sxtelita de mi. 34 Kaj Laban diris: GXi estu, kiel vi diris. 35 Kaj li apartigis en tiu tago la virkaprojn striitajn kaj makulitajn kaj cxiujn kaprinojn mikskolorajn kaj makulitajn, cxiujn, kiuj havis sur si iom da blankajxo, kaj cxiujn nigrajn sxafojn; kaj li transdonis ilin en la manojn de siaj filoj. 36 Kaj li faris interspacon de tritaga irado inter si kaj Jakob. Kaj Jakob pasxtis la restintajn sxafojn de Laban.

37 Kaj Jakob prenis al si bastonojn el verdaj poploj, migdalarboj, kaj platanarboj, kaj sensxeligis sur ili blankajn striojn tiamaniere, ke la blankajxo sur la bastonoj elmontrigxis. 38 Kaj li metis la skrapitajn bastonojn antaux la sxafoj en la akvotrinkigajn kanalojn, al kiuj la sxafoj venadis por trinki, kaj ili gravedigxadis, kiam ili venadis trinki. 39 Kaj la sxafoj gravedigxis super la bastonoj, kaj ili naskis sxafidojn striitajn, mikskolorajn, kaj makulitajn. 40 Kaj la sxafidojn Jakob apartigis, kaj li turnis la vizagxojn de la brutoj kontraux la striitajn kaj kontraux la nigrajn brutojn de Laban; sed siajn brutarojn li apartigis kaj ne almiksis ilin al la brutoj de Laban. 41 CXiufoje, kiam pasiigxis brutoj fortaj, Jakob metis la bastonojn en la kanalojn antaux la okuloj de la brutoj, por ke ili pasiigxu antaux la bastonoj; 42 sed kiam la brutoj estis malfortaj, li ne metis. Tiamaniere la malfortaj farigxis apartenajxo de Laban, kaj la fortaj farigxis apartenajxo de Jakob. 43 Kaj tiu homo farigxis eksterordinare ricxa, kaj li havis multe da brutoj kaj sklavinojn kaj sklavojn kaj kamelojn kaj azenojn.

Next Book Next Book