Jacob's Children

Genesis 29

31 Kiam la Eternulo vidis, ke Lea estas malamata, Li malsxlosis sxian uteron; sed Rahxel estis senfrukta. 32 Kaj Lea gravedigxis kaj naskis filon, kaj sxi donis al li la nomon Ruben, cxar sxi diris: La Eternulo vidis mian mizeron, kaj nun mia edzo min amos. 33 Kaj sxi denove gravedigxis kaj naskis filon. Kaj sxi diris: La Eternulo auxdis, ke mi estas malamata, tial Li donis al mi ankaux cxi tiun; kaj sxi donis al li la nomon Simeon. 34 Kaj sxi denove gravedigxis kaj naskis filon. Kaj sxi diris: La nunan fojon mia edzo aligxos al mi, cxar mi naskis al li tri filojn; tial al li estis donita la nomo Levi. 35 Kaj sxi denove gravedigxis kaj naskis filon. Kaj sxi diris: Nun mi dankos la Eternulon; tial sxi donis al li la nomon Jehuda. Kaj sxi cxesis naski.

Genesis 30

1 Kiam Rahxel vidis, ke sxi ne naskas al Jakob, sxi enviis sian fratinon, kaj sxi diris al Jakob: Donu al mi infanojn, cxar alie mi mortos. 2 Kaj Jakob forte ekkoleris Rahxelon, kaj li diris: CXu mi anstatauxas Dion, kiu rifuzis al vi frukton de ventro? 3 Kaj sxi diris: Jen estas mia sklavino Bilha; envenu al sxi, ke sxi nasku sur miaj genuoj kaj ke mi ankaux ricevu filojn per sxi. 4 Kaj sxi donis al li sian sklavinon Bilha kiel edzinon, kaj Jakob envenis al sxi. 5 Kaj Bilha gravedigxis kaj naskis al Jakob filon. 6 Kaj Rahxel diris: Dio min jugxis kaj auxdis mian vocxon kaj donis al mi filon; tial sxi donis al li la nomon Dan. 7 Kaj Bilha, la sklavino de Rahxel, denove gravedigxis kaj naskis duan filon al Jakob. 8 Tiam Rahxel diris: Per Dia lukto mi luktis kun mia fratino, kaj mi venkis; kaj sxi donis al li la nomon Naftali.

9 Kiam Lea vidis, ke sxi cxesis naski, sxi prenis sian sklavinon Zilpa kaj donis sxin al Jakob kiel edzinon. 10 Kaj Zilpa, la sklavino de Lea, naskis al Jakob filon. 11 Kaj Lea diris: Venis felicxo! kaj sxi donis al li la nomon Gad. 12 Kaj Zilpa, la sklavino de Lea, naskis duan filon al Jakob. 13 Kaj Lea diris: Por mia bono; cxar la virinoj diros, ke estas al mi bone. Kaj sxi donis al li la nomon Asxer.

14 Ruben iris en la tempo de rikoltado de tritiko kaj trovis mandragorojn sur la kampo, kaj li alportis ilin al sia patrino Lea. Kaj Rahxel diris al Lea: Donu al mi el la mandragoroj de via filo. 15 Sed tiu diris al sxi: CXu ne suficxas al vi, ke vi prenis mian edzon, kaj vi volas preni ankaux la mandragorojn de mia filo? Tiam Rahxel diris: Nu, li kusxu kun vi cxi tiun nokton por la mandragoroj de via filo. 16 Kiam Jakob venis de la kampo vespere, Lea eliris al li renkonte, kaj diris: Al mi venu, cxar mi acxetis vin per la mandragoroj de mia filo. Kaj li kusxis kun sxi en tiu nokto. 17 Kaj Dio auxdis Lean, kaj sxi gravedigxis kaj naskis al Jakob kvinan filon. 18 Kaj Lea diris: Dio donis al mi rekompencon por tio, ke mi donis mian sklavinon al mia edzo; kaj sxi donis al li la nomon Isahxar.

19 Kaj Lea denove gravedigxis kaj naskis sesan filon al Jakob. 20 Kaj Lea diris: Havigis al mi Dio bonan havon; nun mia edzo logxos cxe mi, cxar mi naskis al li ses filojn. Kaj sxi donis al li la nomon Zebulun. 21 Kaj poste sxi naskis filinon, kaj sxi donis al sxi la nomon Dina.

22 Kaj Dio rememoris Rahxelon, kaj Dio elauxdis sxin kaj malsxlosis sxian uteron. 23 Kaj sxi gravedigxis kaj naskis filon. Kaj sxi diris: Dio forprenis mian malhonoron. 24 Kaj sxi donis al li la nomon Jozef, dirante: La Eternulo aldonos al mi alian filon.

Next Book Next Book