Gibeah's Crime

Judges 19

22 Dum ili gxojigadis sian koron, jen la logxantoj de la urbo, homoj malmoralaj, cxirkauxis la domon, frapis je la pordo, kaj diris al la maljuna domomastro jene:Elirigu la homon, kiu venis en vian domon, ke ni lin ekkonu. 23 Tiam eliris al ili la domomastro, kaj diris al ili:Ne, miaj fratoj, ne faru malbonon; cxar tiu homo venis en mian domon, ne faru tian malnoblajxon. 24 Jen mi havas filinon virgulinon, kaj li havas kromedzinon; mi elirigos ilin, kaj vi malhonoru ilin, kaj faru al ili tion, kio placxas al vi; sed kun cxi tiu viro ne faru tian abomenindajxon. 25 Sed la homoj ne volis auxskulti lin. Tiam la viro prenis sian kromedzinon kaj elirigis al ili sur la straton. Kaj ili ekkonis sxin, kaj faris al si amuzon kun sxi dum la tuta nokto, gxis la mateno; kaj ili forliberigis sxin, kiam levigxis la matenrugxo. 26 Kaj la virino venis antaux la matenigxo, kaj falis antaux la pordo de la domo de tiu homo, kie estis sxia sinjoro; kaj sxi kusxis, gxis farigxis lume.

27 Matene levigxis sxia sinjoro kaj malfermis la pordon de la domo, kaj eliris, por iri sian vojon; kaj jen li vidas, ke la virino, lia kromedzino, kusxas antaux la pordo de la domo, kaj sxiaj manoj estas sur la sojlo. 28 Kaj li diris al sxi:Levigxu, kaj ni iros. Sed estis nenia respondo. Tiam li prenis sxin sur la azenon, levigxis, kaj iris al sia loko. 29 Kiam li venis en sian domon, li prenis trancxilon, prenis sian kromedzinon kaj distrancxis sxin kun sxiaj ostoj en dek du partojn kaj dissendis tion en cxiujn regionojn de Izrael. 30 Kaj cxiu, kiu tion vidis, diris:Ne estis kaj ne vidigxis io simila de post la tago, kiam la Izraelidoj eliris el la lando Egipta, gxis nun; atentu tion, konsiligxu, kaj decidu.

Next Book Next Book