A Levite and His Concubine

Judges 19

1 En tiu tempo, kiam ne ekzistis regxo cxe Izrael, logxis iu Levido sur la deklivo de la monto de Efraim. Li prenis al si kromedzinon el Bet-Lehxem de Jehuda. 2 Kaj lia kromedzino perfidis lin kaj foriris de li en la domon de sia patro en Bet-Lehxem de Jehuda, kaj sxi restis tie kvar monatojn. 3 Kaj levigxis sxia edzo kaj iris al sxi, por paroli al sxia koro, por revenigi sxin; kun li estis lia junulo kaj paro da azenoj. Kaj sxi enirigis lin en la domon de sia patro; kaj la patro de la juna virino lin ekvidis kaj akceptis lin kun gxojo. 4 Kaj retenis lin lia bopatro, la patro de la juna virino, kaj li restis cxe li dum tri tagoj; kaj ili mangxis kaj trinkis kaj tranoktis tie. 5 En la kvara tago ili levigxis frue matene, kaj li intencis foriri; sed la patro de la juna virino diris al sia bofilo:Fortigu vian koron per peco da pano; kaj poste vi iros. 6 Kaj ili restis, kaj ambaux kune mangxis kaj trinkis. Kaj la patro de la juna virino diris al la viro:Mi petas vin, tranoktu kaj gxojigu vian koron. 7 La viro levigxis, por foriri; sed lia bopatro insiste petis lin, kaj li restis kaj tranoktis tie. 8 En la kvina tago li levigxis frue matene, por iri; sed la patro de la juna virino diris:Fortigu, mi petas, vian koron, kaj ne rapidu, gxis finigxos la tago. Kaj ili ambaux mangxis. 9 Kaj la viro levigxis, por iri, li kaj lia kromedzino kaj lia junulo. Sed lia bopatro, la patro de la juna virino, diris al li:Jen finigxis la tago kaj farigxas vespero, tranoktu do, mi petas; jen la tago finigxis, tranoktu cxi tie, ke via koro faru al si gxojon; morgaux frue vi levigxos, por iri vian vojon, kaj vi iros al via tendo.

10 Sed la viro ne volis tranokti; li levigxis kaj iris. Kaj li venis al la cxirkauxajxo de Jebus (tio estas Jerusalem); kun li estis paro da sxargxitaj azenoj, kaj ankaux lia kromedzino. 11 Kiam ili estis antaux Jebus, la tago jam forte klinigxis. Kaj la junulo diris al sia sinjoro:Venu, ni eniru en cxi tiun urbon de la Jebusidoj, kaj ni tranoktu en gxi. 12 Sed lia sinjoro diris al li:Ni ne eniros en urbon de aligentuloj, kiuj ne estas el la Izraelidoj; ni iros pluen, gxis Gibea. 13 Kaj li diris al sia junulo:Iru, ke ni alproksimigxu al unu el la lokoj, kaj ni tranoktu en Gibea aux en Rama. 14 Kaj ili iris pluen kaj iris; kaj la suno subiris antaux ili apud Gibea, kiu apartenis al la Benjamenidoj. 15 Kaj ili turnigxis tien, por eniri kaj tranokti en Gibea. Kaj li eniris kaj sidigxis sur la strato; sed neniu invitis ilin en la domon, por tranokti.

16 Sed jen iu maljunulo venis vespere de sia laboro de la kampo; li estis de la monto de Efraim kaj logxis tiutempe en Gibea; kaj la logxantoj de tiu loko estis Benjamenidoj. 17 Li levis siajn okulojn kaj ekvidis la fremdan homon sur la strato de la urbo. Kaj la maljunulo diris:Kien vi iras? kaj de kie vi venas? 18 Kaj tiu diris al li:Ni iras el Bet-Lehxem de Jehuda al la deklivo de la monto de Efraim, de kie mi estas. Mi iris al Bet-Lehxem de Jehuda, kaj nun mi iras al la domo de la Eternulo; kaj neniu invitas min en la domon. 19 Ni havas pajlon kaj mangxajxon por niaj azenoj, ankaux panon kaj vinon mi havas por mi kaj por via sklavino, kaj por la junulo, kiu estas kun viaj sklavoj; nenio mankas al ni. 20 Kaj la maljunulo diris:Paco estu al vi; cxion, kio mankus al vi, mi prenas sur min; nur ne tranoktu sur la strato. 21 Kaj li envenigis lin en sian domon, kaj li donis mangxajxon al la azenoj; kaj ili lavis siajn piedojn kaj mangxis kaj trinkis.

Next Book Next Book