The Reading of the Law

Deuteronomy 31

9 Kaj Moseo skribis cxi tiun instruon, kaj donis gxin al la pastroj, idoj de Levi, kiuj portis la keston de la interligo de la Eternulo, kaj al cxiuj plejagxuloj de Izrael. 10 Kaj Moseo ordonis al ili, dirante:Post paso de sep jaroj, en la tempo de la jaro de forlaso, en la festo de lauxboj, 11 kiam la tuta Izrael venos, por aperi antaux la Eternulo, via Dio, sur la loko, kiun Li elektos, tiam antauxlegu cxi tiun instruon antaux la tuta Izrael, antaux iliaj oreloj. 12 Kunvenigu la popolon, la virojn kaj la virinojn kaj la infanojn, kaj viajn fremdulojn, kiuj estos en viaj urboj, por ke ili auxdu kaj lernu, kaj timu la Eternulon, vian Dion, kaj penu plenumi cxiujn vortojn de cxi tiu instruo. 13 Kaj iliaj filoj, kiuj ankoraux ne sciis, auxdos, kaj lernos timi la Eternulon, vian Dion, dum la tuta tempo, en kiu vi vivos sur la tero, al kiu vi iras trans Jordanon, por ekposedi gxin.

Next Book Next Book