Joshua to Succeed Moses

Deuteronomy 31

1 Kaj Moseo iris kaj parolis cxi tiujn vortojn al la tuta Izrael. 2 Kaj li diris al ili:Mi havas hodiaux la agxon de cent dudek jaroj, mi ne povas plu eliri nek eniri; kaj la Eternulo diris al mi:Vi ne transiros cxi tiun Jordanon. 3 La Eternulo, via Dio, mem iros antaux vi; Li ekstermos tiujn popolojn antaux vi, kaj vi heredos ilin; Josuo iros antaux vi, kiel la Eternulo diris. 4 Kaj la Eternulo faros al ili, kiel Li faris al Sihxon kaj al Og, regxoj de la Amoridoj, kaj al ilia lando, kiujn Li ekstermis. 5 Kaj la Eternulo transdonos ilin al vi, kaj vi agos kun ili laux cxiuj ordonoj, kiujn mi donis al vi. 6 Estu fortaj kaj kuragxaj, ne timu kaj ne tremu antaux ili; cxar la Eternulo, via Dio, mem iros kun vi; Li ne foriros de vi kaj ne forlasos vin.

7 Kaj Moseo alvokis Josuon, kaj diris al li antaux la okuloj de cxiuj Izraelidoj:Estu forta kaj kuragxa; cxar vi venigos cxi tiun popolon en la landon, pri kiu la Eternulo jxuris al iliaj patroj, ke Li donos gxin al ili, kaj vi ekposedigos ilin. 8 Kaj la Eternulo, kiu mem iros antaux vi, Li estos kun vi, Li ne foriros de vi kaj ne forlasos vin; ne timu, kaj ne perdu la kuragxon.

Next Book Next Book