Blessings for Obedience

Deuteronomy 28

1 Se vi auxskultos la vocxon de la Eternulo, via Dio, penante plenumi cxiujn Liajn ordonojn, kiujn mi transdonas al vi hodiaux, tiam la Eternulo, via Dio, faros vin pli alta, ol cxiuj popoloj de la tero. 2 Kaj venos sur vin cxiuj cxi tiuj benoj kaj atingos vin, se vi auxskultos la vocxon de la Eternulo, via Dio. 3 Benita vi estos en la urbo, kaj benita vi estos sur la kampo. 4 Benita estos la frukto de via ventro kaj la frukto de via tero kaj la frukto de via bruto, la naskitajxo de viaj grandaj brutoj kaj la idaro de viaj malgrandaj brutoj. 5 Benita estos via korbo kaj via pastujo. 6 Benita vi estos cxe via venado, kaj benita vi estos cxe via elirado.

7 La Eternulo, via Dio, faros, ke viaj malamikoj, kiuj levigxos kontraux vin, estos frapitaj antaux vi; per unu vojo ili eliros kontraux vin, kaj per sep vojoj ili forkuros de antaux vi. 8 La Eternulo sendos al vi la benon por viaj grenejoj kaj por cxiu entrepreno de viaj manoj, kaj Li benos vin sur la tero, kiun la Eternulo, via Dio, donas al vi. 9 La Eternulo starigos vin al Si kiel popolon sanktan, kiel Li jxuris al vi, se vi observos la ordonojn de la Eternulo, via Dio, kaj iros laux Liaj vojoj. 10 Kaj vidos cxiuj popoloj de la tero, ke la nomo de la Eternulo estas sur vi, kaj ili timos vin. 11 Kaj la Eternulo donos al vi abundon da bono en la frukto de via ventro kaj en la frukto de via bruto kaj en la frukto de via tero, sur la tero, pri kiu la Eternulo jxuris al viaj patroj, ke Li donos gxin al vi. 12 La Eternulo malfermos al vi Sian bonan trezorejon, la cxielon, por doni al via tero la pluvon en la gxusta tempo kaj por beni cxiujn farojn de viaj manoj; kaj vi pruntedonos al multaj popoloj, sed vi ne prunteprenos. 13 Kaj la Eternulo faros vin kapo, ne vosto, kaj vi estos nur supre, kaj vi ne estos malsupre; se vi obeos la ordonojn de la Eternulo, via Dio, kiujn mi transdonas al vi hodiaux, por observi kaj plenumi, 14 kaj se vi ne deklinigxos de cxiuj vortoj, kiujn mi ordonas al vi hodiaux, dekstren nek maldekstren, por sekvi aliajn diojn, servante al ili.

Next Book Next Book