Provision for Priests and Levites

Deuteronomy 18

1 Ne havos la pastroj Levidoj, la tuta tribo de Levi, parton kaj heredajxon kun Izrael:la fajroferojn de la Eternulo kaj Lian apartenajxon ili mangxados. 2 Heredajxon ili ne havos inter siaj fratoj:la Eternulo estas ilia heredajxo, kiel Li diris al ili. 3 Jen estas tio, kion devas doni al la pastroj la popolo, la oferbucxantoj de bovo aux sxafo:oni donu al la pastro la sxultron kaj la makzelojn kaj la stomakon; 4 la unuaajxon de via greno, de via mosto, kaj de via oleo, kaj la unuaajxon de la tonditajxo de viaj sxafoj donu al li. 5 CXar lin elektis la Eternulo, via Dio, el cxiuj viaj triboj, ke li staru kaj servu en la nomo de la Eternulo, li kaj liaj filoj en cxiu tempo.

6 Kaj se venos Levido el iu el viaj urboj, el la tuta Izrael, kie li logxas, kaj li venos pro la tuta deziro de sia animo al la loko, kiun elektos la Eternulo, 7 kaj li servos en la nomo de la Eternulo, lia Dio, kiel cxiuj liaj fratoj, la Levidoj, kiuj staras tie antaux la Eternulo: 8 tiam ili mangxu egalajn partojn, krom tio, kion donas al li la vendo de la patra havo.

Next Book Next Book