Laws Concerning Israel's Kings

Deuteronomy 17

14 Kiam vi venos en la landon, kiun la Eternulo, via Dio, donas al vi, kaj vi ekposedos gxin kaj eklogxos en gxi, kaj diros:Mi starigos super mi regxon, kiel cxiuj popoloj cxirkaux mi: 15 tiam starigu super vi regxon, kiun elektos la Eternulo, via Dio; el inter viaj fratoj starigu super vi regxon; vi ne povas starigi super vi homon aligentan, kiu ne estas via frato. 16 Sed li ne multigu al si cxevalojn, kaj li ne revenigu la popolon en Egiptujon, por multigi cxevalojn; la Eternulo diris al vi:Ne iru plu returne laux tiu vojo. 17 Kaj li ne multigu al si edzinojn, por ke ne deklinigxu lia koro; kaj argxenton kaj oron li ne tro multigu al si.

18 Sed kiam li sidigxos sur la trono de sia regno, li transskribu al si kopion de cxi tiu instruo en libron laux tio, kio trovigxas cxe la pastroj Levidoj; 19 kaj gxi estu cxe li, kaj li legadu en gxi dum sia tuta vivo, por ke li lernu timi la Eternulon, sian Dion, observante cxiujn vortojn de cxi tiu instruo kaj cxi tiujn legxojn, por plenumi ilin; 20 por ke ne altigxu lia koro super liaj fratoj kaj por ke li ne deklinigxu de la ordono dekstren nek maldekstren, por ke li restu longe en sia regxeco, li kaj liaj filoj, inter Izrael.

Next Book Next Book