Introduction to the Law

Deuteronomy 4

44 Kaj jen estas la instruo, kiun Moseo proponis al la Izraelidoj; 45 jen estas la atestoj kaj la legxoj kaj la reguloj, kiujn Moseo eldiris al la Izraelidoj post ilia eliro el Egiptujo, 46 transe de Jordan, en la valo kontraux Bet-Peor, en la lando de Sihxon, regxo de la Amoridoj, kiu logxis en HXesxbon kaj kiun venkobatis Moseo kaj la Izraelidoj post sia eliro el Egiptujo; 47 kaj ili ekposedis lian landon, kaj la landon de Og, regxo de Basxan, la du regxoj de la Amoridoj, kiuj estis transe de Jordan, sur la flanko de sunlevigxo, 48 de Aroer, kiu estas sur la bordo de la torento Arnon, gxis la monto Sion (kiu ankaux nomigxas HXermon); 49 kaj la tutan stepon transe de Jordan oriente kaj gxis la maro de la stepo cxe la bazo de Pisga.

Next Book Next Book