34 Kaj la Eternulo auxdis viajn vortojn, kaj Li ekkoleris kaj jxuris, dirante: 35 Neniu el cxi tiuj homoj, el cxi tiu malbona generacio, vidos la bonan landon, kiun Mi jxuris doni al viaj patroj; 36 nur Kaleb, filo de Jefune, vidos gxin; kaj pro tio, ke li sekvis la Eternulon, Mi donos al li kaj al liaj filoj la landon, kiun li trairis. 37 Ankaux kontraux mi la Eternulo ekkoleris pro vi, dirante:Vi ankaux ne venos tien; 38 Josuo, filo de Nun, kiu staras antaux vi, li venos tien; lin fortigu, cxar li donos gxin al Izrael kiel posedajxon. 39 Kaj viaj infanoj, pri kiuj vi diris, ke ili farigxos militakirajxo, kaj viaj filoj, kiuj nun ankoraux ne scias bonon nek malbonon, ili venos tien, kaj al ili Mi donos gxin, kaj ili ekposedos gxin. 40 Sed vi turnigxu, kaj iru en la dezerton en la direkto al la Rugxa Maro.
41 Kaj vi respondis kaj diris al mi:Ni pekis antaux la Eternulo; ni iros kaj batalos, konforme al cxio, kion ordonis al ni la Eternulo, nia Dio; kaj cxiu el vi zonis sin per siaj bataliloj, kaj vi pretigis vin, por iri sur la monton. 42 Sed la Eternulo diris al mi:Diru al ili:Ne iru kaj ne batalu, cxar Mi ne estas inter vi; por ke vi ne estu frapitaj de viaj malamikoj. 43 Kaj mi diris al vi, sed vi ne auxskultis; kaj vi malobeis la vortojn de la Eternulo, kaj vi estis malhumilaj kaj iris sur la monton. 44 Tiam eliris kontraux vin la Amoridoj, kiuj logxis sur tiu monto, kaj ili pelis vin tiel, kiel faras la abeloj, kaj batis vin sur Seir gxis HXorma. 45 Kaj vi revenis kaj ploris antaux la Eternulo; sed la Eternulo ne auxskultis vian vocxon kaj ne atentis vin. 46 Kaj vi logxis en Kadesx longan tempon, la tempon, dum kiu vi logxis.