Leaders Appointed

Deuteronomy 1

9 Kaj mi diris al vi en tiu tempo jene:Mi ne povas sola porti vin; 10 la Eternulo, via Dio, multigis vin, kaj jen vi estas nun multego, kiel la steloj de la cxielo. 11 La Eternulo, la Dio de viaj patroj, multigu vin miloble kontraux via nuna nombro, kaj Li benu vin, kiel Li diris al vi! 12 Kiel mi povus sola porti la penadon por vi kaj vian sxargxon kaj viajn disputojn? 13 Elektu al vi el viaj triboj virojn sagxajn kaj kompetentajn kaj konatajn, kaj mi starigos ilin, kiel viajn estrojn. 14 Kaj vi respondis al mi kaj diris:Bona estas la afero, kiun vi proponis fari. 15 Tiam mi prenis la cxefojn de viaj triboj, virojn sagxajn kaj konatajn, kaj mi faris ilin estroj super vi, milestroj kaj centestroj kaj kvindekestroj kaj dekestroj kaj kontrolistoj en viaj triboj. 16 Kaj mi ordonis al viaj jugxistoj en tiu tempo, dirante:Auxskultu viajn fratojn kaj jugxu juste inter homo kaj lia frato kaj fremdulo. 17 Ne distingu vizagxojn cxe la jugxo; malgrandan kaj grandan egale auxskultu; timu neniun, cxar la jugxo estas afero de Dio; kaj aferon, kiu estos malfacila por vi, venigu al mi, kaj mi gxin auxskultos. 18 Kaj mi donis al vi ordonon en tiu tempo pri cxio, kion vi devas fari.

Next Book Next Book