The Command to Leave Horeb

Deuteronomy 1

1 Jen estas la vortoj, kiujn diris Moseo al la tuta Izrael transe de Jordan, en la dezerto, en la stepo antaux Suf, inter Paran kaj Tofel kaj Laban kaj HXacerot kaj Di-Zahab, 2 dek unu tagojn malproksime de HXoreb, sur la vojo de la monto Seir al Kadesx-Barnea. 3 Tio estis en la kvardeka jaro, en la dek-unua monato, en la unua tago de la monato, Moseo parolis al la Izraelidoj konforme al cxio, kion la Eternulo ordonis al li por ili. 4 Post kiam li venkobatis Sihxonon, la regxon de la Amoridoj, kiu logxis en HXesxbon, kaj Ogon, la regxon de Basxan, kiu logxis en Asxtarot kaj en Edrei; 5 transe de Jordan, en la lando de Moab, Moseo komencis klarigi cxi tiun instruon, kaj diris: 6 La Eternulo, nia Dio, diris al ni sur HXoreb jene:Suficxe vi logxis sur cxi tiu monto; 7 turnigxu kaj elmovigxu, kaj iru sur la monton de la Amoridoj kaj al cxiuj iliaj najbaroj en la stepo, sur la monto kaj en la valo kaj en la sudo kaj sur la bordo de la maro, en la landon de la Kanaanidoj kaj sur Lebanonon, gxis la granda rivero, la rivero Euxfrato. 8 Vidu, Mi donas al vi la landon; iru kaj ekposedu la landon, pri kiu la Eternulo jxuris al viaj patroj, al Abraham, al Isaak, kaj al Jakob, ke Li donos gxin al ili kaj al ilia idaro post ili.

Next Book Next Book