The Death of Aaron

Numbers 20

22 Kaj ili elmovigxis el Kadesx; kaj la Izraelidoj, la tuta komunumo, venis al la monto Hor. 23 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo kaj al Aaron sur la monto Hor, cxe la limo de la lando Edoma, dirante: 24 Aaron alkolektigxu al sia popolo; cxar pro tio, ke vi malobeis Mian ordonon cxe la Akvo de Malpaco, li ne venos en la landon, kiun Mi donas al la Izraelidoj. 25 Prenu Aaronon, kaj Eleazaron, lian filon, kaj suririgu ilin sur la monton Hor; 26 kaj deprenu de Aaron liajn vestojn, kaj surmetu ilin sur Eleazaron, lian filon; kaj Aaron alkolektigxu al sia popolo kaj mortu tie. 27 Kaj Moseo faris, kiel ordonis la Eternulo; kaj ili suriris sur la monton Hor antaux la okuloj de la tuta komunumo. 28 Kaj Moseo deprenis de Aaron liajn vestojn, kaj surmetis ilin sur Eleazaron, lian filon. Kaj Aaron mortis tie sur la supro de la monto. Kaj Moseo kaj Eleazar malsupreniris de la monto. 29 Kaj la tuta komunumo vidis, ke Aaron mortis, kaj la tuta domo de Izrael priploris Aaronon dum tridek tagoj.

Next Book Next Book