Edom Refuses Passage

Numbers 20

14 Kaj Moseo sendis senditojn el Kadesx al la regxo de Edom, por diri:Tiel diras via frato Izrael:Vi scias cxiujn malfacilajxojn, kiuj trafis nin; 15 niaj patroj foriris en Egiptujon, kaj ni logxis en Egiptujo longan tempon, kaj la Egiptoj agis malbone kontraux ni kaj kontraux niaj patroj; 16 kaj ni ekkriis al la Eternulo, kaj Li auxdis nian vocxon, kaj Li sendis angxelon kaj elkondukis nin el Egiptujo; kaj jen ni estas en Kadesx, urbo cxe la fino de viaj limoj; 17 permesu do al ni trairi vian landon; ni ne iros tra kampo nek tra vinbergxardeno, kaj ni ne trinkos akvon el la putoj; laux la cxefa publika vojo ni iros, ni ne flankigxos dekstren nek maldekstren, gxis ni trapasos viajn limojn. 18 Sed Edom diris al li:Vi ne trapasos min, alie mi eliros kun glavo renkonte al vi. 19 Kaj la Izraelidoj diris al li:Laux la granda vojo ni iros; kaj se ni trinkos vian akvon, mi kaj miaj brutoj, mi pagos pro gxi; nenio pli, sole per miaj piedoj mi trairos. 20 Sed li diris:Ne trairu. Kaj Edom elpasxis kontraux lin kun popolo multenombra kaj kun mano forta. 21 Kaj Edom ne volis permesi al Izrael trapasi liajn limojn; kaj Izrael iris flanke de li.

Next Book Next Book