To the Church in Ephesus

Revelation 2

1 Al la angxelo de la eklezio en Efeso skribu: Tiele diras la tenanto de la sep steloj en sia dekstra mano, la iranto meze de la sep oraj lampingoj:

2 Mi scias viajn farojn, kaj vian laboron kaj vian paciencon, kaj ke vi ne povas toleri la malbonulojn, kaj ke vi provis tiujn, kiuj nomas sin apostoloj kaj ne estas tiaj, kaj trovis ilin malveraj; 3 kaj vi havas paciencon kaj toleris pro mia nomo kaj ne lacigxis. 4 Sed mi havas kontraux vi, ke vi forlasis vian unuan amon. 5 Memoru do, de kie vi falis, kaj pentu, kaj faru la unuajn farojn; alie mi venos al vi, kaj formovos vian lampingon el gxia loko, se vi ne pentos. 6 Sed cxi tion vi havas, ke vi malamas la farojn de la Nikolaitoj, kiujn mi ankaux malamas. 7 Kiu havas orelon, tiu auxskultu, kion la Spirito diras al la eklezioj. Al la venkanto mi donos mangxi el la arbo de vivo, kiu estas en la Paradizo de Dio.

Next Book Next Book