A Call to Persevere

Jude 1

17 Sed vi, amataj, memoru la dirojn antauxe parolitajn de la apostoloj de nia Sinjoro Jesuo Kristo; 18 nome, ke ili diris al vi:En la lasta tempo estos mokemuloj, irantaj laux siaj propraj voluptoj malpiaj. 19 Tiuj estas la apartigantoj, lauxsentaj, ne havantaj la Spiriton. 20 Sed vi, amataj, konstruante vin sur via plej sankta fido, pregxante en la Sankta Spirito, 21 konservu vin en la amo al Dio, atendante la kompaton de nia Sinjoro Jesuo Kristo por eterna vivo. 22 Kaj unujn, kiuj sxanceligxas, indulgu; 23 kaj unujn savu, eltirante ilin el la fajro; kaj aliajn kompatu kun timo; malamante ecx la veston makulitan de la karno.

Next Book Next Book