Final Words

2 Peter 3

14 Tial, amataj, tion atendante, klopodu trovigxi en paco, senmakulaj kaj neriprocxindaj antaux Li. 15 Kaj rigardu la paciencon de nia Sinjoro kiel savon; kiel ankaux nia amata frato Pauxlo, laux la sagxeco donita al li, jam skribis al vi, 16 kiel ankaux en cxiuj siaj epistoloj, parolante en ili pri cxi tio; en kiuj estas iuj aferoj malfacile kompreneblaj, kiujn la malkleruloj kaj malkonstantuloj tordas, kiel ankaux la ceterajn skribajxojn, al sia propra pereo. 17 Vi do, amataj, cxi tion antauxsciante, gardu vin, por ke vi ne forlogigxu per la eraro de la pekuloj, kaj ne defalu de via propra konstanteco. 18 Sed kresku en graco kaj scio de nia Sinjoro kaj Savanto Jesuo Kristo. Al li estu la gloro nun kaj gxis la tago de eterneco. Amen.

Next Book Next Book