1 Jam cxi tiun duan epistolon, amataj, mi skribas al vi; en ambaux mi instigas vian sinceran menson per rememorigo; 2 por ke vi memoru la antauxdirojn de la sanktaj profetoj, kaj la ordonon de la Sinjoro kaj Savanto per viaj apostoloj; 3 unue sciante, ke en la lastaj tagoj mokemuloj venos kun mokado, irante laux siaj propraj voluptoj, 4 kaj dirante:Kie estas la anonco de lia alveno? cxar de kiam la patroj endormigxis, cxio restas kiel de post la komenco de la kreo. 5 CXar ili volonte forgesas, ke cxielo ekzistis de antikve, kaj tero kunmetita el akvo kaj meze de akvo, laux la vorto de Dio; 6 per kio la tiama mondo, diluvite, pereis; 7 sed la nuna cxielo kaj la tero per la sama vorto estas destinitaj por fajro, rezervate gxis la tago de jugxo kaj pereo de malpiuloj.
8 Sed ne forgesu cxi tiun unu aferon, amataj, ke cxe la Sinjoro unu tago estas kiel mil jaroj, kaj mil jaroj kiel unu tago. 9 La Sinjoro ne malrapidas pri la promeso, kiel iuj malrapidecon kalkulas; sed paciencas al vi, volante, ne ke iuj pereu, sed ke cxiuj venu al pento. 10 Sed la tago de la Sinjoro venos, kvazaux sxtelisto; en tiu tago la cxielo forpasos kun mugxa bruego, kaj la elementoj brulante solvigxos, kaj la tero kaj la faritajxoj en gxi forbrulos.
11 CXar tiamaniere cxio tio solvigxos, kiaj homoj vi do devus esti en sankta konduto kaj pieco, 12 atendante kaj akcelante la alvenon de la tago de Dio, pro kio la cxielo flamanta solvigxos, kaj la elementoj per fajra brulado fluidigxos? 13 Sed laux Lia promeso ni atendas novan cxielon kaj novan teron, en kiuj logxas justeco.