Wives and Husbands

1 Peter 3

1 Tiel same, edzinoj, submetu vin al viaj propraj edzoj; por ke, ecx se iuj ne obeas al la vorto, ili sen la vorto estu gajnitaj per la konduto de siaj edzinoj, 2 rigardante vian konduton kun timo cxastan. 3 Via ornamo estu ne la ekstera ornamo de harplektado kaj orportado, aux la surmetado de vestoj; 4 sed la kasxita homo de la koro en la nedifektebla vesto de spirito milda kaj trankvila, kiu estas multevalora antaux Dio. 5 CXar tiel same ankaux, en la tempo antikva, la sanktaj virinoj, kiuj esperis al Dio, ornamis sin, submetante sin al siaj propraj edzoj; 6 kiel Sara obeis al Abraham, nomante lin sinjoro; kies infanoj vi farigxis, bonfarante, kaj ne ektimigate per ia teruro.

7 Tiel same, edzoj, kunvivadu kun viaj edzinoj lauxscie, donante honoron al la virino kiel al la plimalforta ilo, kaj estante ankaux kun ili kunheredantoj de la graco de vivo, por ke viaj pregxoj ne malhelpigxu.

Next Book Next Book