Submission to Authority

1 Peter 2

13 Submetu vin al cxiu homa institucio pro la Sinjoro; cxu al la regxo, la superreganto; 14 cxu al regantoj, kiel liaj senditoj por vengxo al malbonaguloj kaj por lauxdo al bonaguloj. 15 CXar la volo de Dio estas, ke bonfarante, vi silentigu la nesciadon de homoj malsagxaj; 16 kiel liberaj, kaj ne farantaj el via libereco kovrilon de malico, sed kiel servistoj de Dio. 17 CXiujn honoru. La frataron amu. Dion timu. La regxon honoru.

18 Servantoj, submetu vin al viaj sinjoroj kun cxia timo; ne sole al la bonaj kaj malseveraj, sed ankaux al la malbonhumoraj. 19 CXar tio estas lauxdinda, se pro konscienco al Dio oni elportas malgxojon, suferante maljuste. 20 CXar kia honoro estas, se, pekante kaj sekve batate, vi tion pacience elportas? sed se, bonfarante kaj sekve suferante, vi tion pacience elportas, tio estas lauxdinda antaux Dio. 21 CXar al cxi tio vi estas vokitaj; pro tio, ke Kristo ankaux suferis pro vi, postlasante por vi ekzemplon, por ke vi sekvu liajn postesignojn; 22 pekon li ne faris, kaj trompo ne trovigxis en lia busxo; 23 insultate, li ne insultis responde; suferante, li ne minacis, sed submetis sin al la juste jugxanta; 24 li mem portis niajn pekojn en sia korpo sur la lignajxo, por ke ni, malvivigite koncerne pekojn, vivu por justeco; per lia vundo vi resanigxis. 25 CXar vi estis kiel sxafoj erarvagantaj; sed nun vi returne venis al la Pasxtisto kaj Episkopo de viaj animoj.

Next Book Next Book