Faith Without Works Is Dead

James 2

14 Kia estas la profito, miaj fratoj, se iu diras, ke li havas fidon, sed ne havas farojn? cxu tiu fido povas lin savi? 15 Se frato aux fratino estas nuda kaj sen cxiutaga mangxo, 16 kaj iu el vi diras al ili:Iru en paco, estu varmaj kaj sataj; tamen vi ne donas al ili tion, kion la korpo bezonas, kia estas la profito? 17 Tiel same fido, ne havante farojn, estas en si mem malviva.

18 Kaj cetere iu diros:Vi havas fidon, kaj mi havas farojn; montru al mi vian fidon aparte de faroj, kaj mi per miaj faroj montros al vi la fidon. 19 Vi ja kredas, ke Dio estas unu; vi faras bone; la demonoj ankaux kredas kaj tremas. 20 Se cxu vi volas scii, ho vantulo, ke la fido sen faroj estas senfrukta? 21 CXu nia patro Abraham ne pravigxis per faroj, oferinte sian filon Isaak sur la altaro? 22 Vi vidas, ke la fido kunagis kun liaj faroj, kaj per faroj la fido perfektigxis; 23 kaj plenumigxis la Skribo, kiu diras:Kaj Abraham kredis al Dio, kaj tio estis kalkulita al li kiel virto; kaj li estis nomita:amiko de Dio. 24 Vi vidas, ke homo pravigxas per faroj, kaj ne sole per fido. 25 Tiel same, cxu ankaux la malcxastistino Rahxab ne pravigxis per faroj, kiam sxi akceptis la senditojn kaj forsendis ilin per alia vojo? 26 CXar kiel la korpo aparte de la spirito estas malviva, tiel ankaux fido aparte de faroj estas malviva.

Next Book Next Book