The Sin of Partiality

James 2

1 Miaj fratoj, ne kun personfavorado tenu la fidon de nia Sinjoro Jesuo Kristo, la glora Sinjoro. 2 CXar se en vian sinagogon envenas viro kun oraj ringoj, en bela vestaro, kaj envenas ankaux malricxulo en malpura vestaro; 3 kaj vi respektas la bele vestitan homon, kaj diras:Sidigxu cxi tie en bona loko; kaj diras al la malricxulo:Staru tie, aux sidigxu sube apud mia piedbenketo; 4 cxu vi ne diferencigas en vi mem, kaj farigxas jugxistoj malbone pensantaj? 5 Auxskultu, miaj amataj fratoj; cxu Dio ne elektis la malricxulojn laux la mondo, por esti ricxaj rilate al fido, kaj heredantoj de la regno, kiun Li promesis al tiuj, kiuj Lin amas? 6 Sed vi malhonoradis la malricxulon. CXu ne subpremas vin la ricxuloj, kaj mem trenas vin antaux la tribunalojn? 7 CXu ili ne blasfemas la honorindan nomon, sur vin metitan?

8 Tamen, se vi plenumas la regxan legxon laux la Skribo:Amu vian proksimulon kiel vin mem-vi faras bone; 9 sed se vi favoras personojn, vi faras pekon, kulpigitaj de la legxo, kiel malobeintoj. 10 CXar cxiu, kiu observas la tutan legxaron, sed falpusxigxas pri unu punkto, farigxis kulpa pri cxio. 11 CXar Tiu, kiu diris:Ne adultu-diris ankaux:Ne mortigu. Se do vi ne adultas, sed mortigas, vi farigxis malobeinto kontraux la legxo. 12 Tiel parolu, kaj tiel agu, kiel jugxotoj laux legxo de libereco. 13 CXar al tiu, kiu ne kompatis, la jugxo estos senkompata; la kompato sin altigas super la jugxo.

Next Book Next Book