Miriam and Aaron Oppose Moses

Numbers 12

1 Kaj ekparolis Mirjam kaj Aaron kontraux Moseo pro la edzino Etiopino, kiun li prenis; cxar li prenis al si edzinon Etiopinon. 2 Kaj ili diris:CXu nur kun Moseo parolis la Eternulo? Li parolis ja ankaux kun ni. Kaj la Eternulo tion auxdis. 3 Sed Moseo estis homo tre modesta, pli ol cxiuj homoj sur la tero. 4 Kaj subite diris la Eternulo al Moseo kaj al Aaron kaj al Mirjam:Eliru vi tri al la tabernaklo de kunveno. Kaj ili eliris cxiuj tri. 5 Kaj la Eternulo mallevigxis en nuba kolono kaj starigxis cxe la pordo de la tabernaklo, kaj Li vokis Aaronon kaj Mirjamon, kaj ili ambaux eliris. 6 Kaj Li diris:Auxskultu Miajn vortojn:se iu el vi estas profeto de la Eternulo, Mi aperas al li en vizio, Mi parolas kun li en songxo; 7 sed ne tiel estas kun Mia sklavo Moseo:en Mia tuta domo li estas konfidato. 8 Busxon kontraux busxo Mi parolas kun li, kaj malkasxe, ne per enigmoj; kaj la bildon de la Eternulo li vidas. Kial vi ne timis paroli kontraux Mia sklavo Moseo? 9 Kaj ekflamis la kolero de la Eternulo kontraux ili, kaj Li foriris.

10 Kaj la nubo forturnigxis de super la tabernaklo, kaj jen Mirjam kovrigxis per lepro, kiel per negxo. Kaj Aaron turnigxis al Mirjam, kaj li ekvidis, ke sxi estas lepra. 11 Kaj Aaron diris al Moseo:Mi petas, mia sinjoro, ne kalkulu al ni kiel pekon, ke ni agis malsagxe kaj ke ni pekis; 12 ho, sxi ne estu kiel malvivulo, cxe kiu tuj post la eliro el la ventro de sia patrino forkonsumigxis jam duono de la korpo. 13 Kaj Moseo ekkriis al la Eternulo, dirante:Mi petas Vin, ho Dio, sanigu sxin. 14 Kaj la Eternulo diris al Moseo:Se sxia patro estus kracxinta sur sxian vizagxon, cxu sxi tiam ne hontus sep tagojn? sxi estu do ensxlosita dum sep tagoj ekster la tendaro, kaj poste sxi revenu. 15 Kaj Mirjam estis ensxlosita ekster la tendaro dum sep tagoj; kaj la popolo ne elmovigxis, gxis Mirjam revenis. 16 Poste la popolo ekvojiris de HXacerot kaj haltis tendare en la dezerto Paran.

Next Book Next Book