Quail and a Plague

Numbers 11

31 Kaj vento elmovigxis de la Eternulo, kaj alportis de la maro koturnojn kaj jxetis ilin sur la tendaron, sur la spaco de unutaga irado sur unu flanko kaj sur la spaco de unutaga irado sur la dua flanko, cxirkaux la tendaro kaj en denseco de du ulnoj super la tero. 32 Kaj la popolo staris tiun tutan tagon kaj la tutan nokton kaj la tutan morgauxan tagon kaj kolektis la koturnojn; kiu kolektis plej malmulte, kolektis dek hxomerojn; kaj ili diskusxigis ilin al si cxirkaux la tendaro. 33 Kiam la viando estis ankoraux inter iliaj dentoj kaj ankoraux ne estis konsumita, ekflamis kontraux la popolo la kolero de la Eternulo, kaj la Eternulo frapis la popolon per tre granda frapo. 34 Kaj oni donis al tiu loko la nomon Kibrot-Hataava, cxar tie oni enterigis la homojn, kiuj kapricis. 35 De Kibrot-Hataava la popolo ekvojiris al HXacerot kaj restis en HXacerot.

Next Book Next Book