Christ Jesus Came to Save Sinners

1 Timothy 1

12 Mi dankas Kriston Jesuon, nian Sinjoron, kiu min kapabligas, tial, ke li trovis min fidela, destinante min al sia servado; 13 kvankam mi antauxe estis blasfemanto kaj persekutanto kaj insultanto; tamen mi ricevis kompaton, cxar mi tion faris nesciante kaj nekredante; 14 kaj la graco de nia Sinjoro abunde suficxegis kun fido kaj amo, kiuj estas en Kristo Jesuo. 15 Fidinda estas la diro, kaj inda je plena akcepto, ke Kristo Jesuo envenis en la mondon, por savi pekantojn, el kiuj mi estas la cxefa; 16 tamen pro tiu kauxzo mi ricevis kompaton, por ke en mi, kiel la cxefa, Jesuo Kristo elmontru sian tutan paciencegon, kiel ekzemplo por tiuj, kiuj poste kredos al li por eterna vivo. 17 Nun al la Regxo eterna, senmorta, nevidebla, la sola Dio, estu honoro kaj gloro por cxiam kaj eterne. Amen.

18 CXi tiun zorgadon mi komisias al vi, mia filo Timoteo, laux la profetajxoj, kiuj antauxiris sur vin, ke per ili vi militadu la bonan militon, 19 tenante la fidon kaj bonan konsciencon, kiun forpusxinte de si, kelkaj homoj sxippereis rilate la fidon; 20 el kiuj estas Himeneo kaj Aleksandro, kiujn mi transdonis al Satano, por ke ili lernu ne blasfemi.

Next Book Next Book