Warning Against False Teachers

1 Timothy 1

3 Kiel mi, ekironte en Makedonujon, petis vin resti en Efeso, por ke vi admonu kelkajn homojn, ke ili ne instruu alian doktrinon, 4 nek atentu fabelojn kaj senfinajn genealogiojn, kiuj naskas diskutojn, pli ol tiun administradon de Dio, kiu estas laux la fido-tiel faru. 5 Sed la celo de la admono estas amo el pura koro kaj bona konscienco kaj sincera fido; 6 kion maltrafinte, kelkaj homoj sin deturnis al vanta babilado, 7 dezirante esti instruistoj de la legxo, kvankam ili ne komprenas tion, kion ili diras, nek tion, pri kio ili faras aserton.

8 Sed ni scias, ke la legxo estas bona, se oni gxin lauxlegxe uzas, 9 sciante, ke la legxo ekzistas ne por justulo, sed por homoj senlegxaj kaj malobeemaj, malpiaj kaj pekemaj, malsanktaj kaj profanaj, por patromortigantoj kaj patrinomortigantoj, hommortigantoj, 10 malcxastuloj kaj viruzacxantoj, homsxtelistoj, mensogantoj, falsejxurantoj, kaj cxio ajn alia kontrauxa al la sana doktrino; 11 laux la konfidita al mi evangelio de la gloro de la benata Dio.

Next Book Next Book