The Man of Lawlessness

2 Thessalonians 2

1 Nun ni petegas vin, fratoj, koncerne la alvenon de nia Sinjoro Jesuo Kristo kaj nian alkolektigxon al li, 2 ke vi ne farigxu facile skueblaj mense, kaj ne konsternigxu, cxu per spirito, aux per parolo, aux per letero sxajne de ni, kvazaux la tago de la Sinjoro jam apudestus; 3 neniu vin trompu iamaniere; cxar nepre antauxe okazos la apostateco, kaj la homo de peko malkasxigxos, la filo de pereo, 4 kiu kontrauxmetas sin kaj levas sin super cxion, kion oni nomas Dio aux adoras; tiel, ke li sidas en la templo de Dio, elmontrante sin, kvazaux li estas Dio. 5 CXu vi ne memoras, ke mi diris tion al vi, dum mi estis kun vi? 6 Kaj nun vi scias, kio malhelpas, por ke li malkasxigxu siatempe. 7 CXar la mistero de maljusteco jam energias; sed restas ankoraux la malhelpanto, gxis li estos formovita. 8 Kaj tiam malkasxigxos la maljustulo, kiun la Sinjoro Jesuo detruos per la spiro de sia busxo kaj neniigos per la apero de sia alveno; 9 tiun, kies alveno estas pro la energio de Satano kun cxia potenco kaj kun signoj kaj mensogaj mirindajxoj, 10 kaj kun cxia trompo de maljusteco por la pereantoj, pro tio, ke ili ne ricevis la amon al la vero por esti savitaj. 11 Kaj pro tio Dio sendas al ili energion de eraro, tiel, ke ili kredos mensogon; 12 por ke estu jugxataj cxiuj, kiuj ne kredis la veron, sed trovis plezuron en maljusteco.

Next Book Next Book