Final Instructions and Benediction

1 Thessalonians 5

12 Sed ni petegas vin, fratoj, koni tiujn, kiuj laboras cxe vi kaj estras cxe vi en la Sinjoro kaj vin admonas, 13 kaj estimi ilin treege kun amo pro ilia laboro. Estu pacemaj unu kun la alia. 14 Kaj ni petas vin, fratoj, admonu la senordulojn, kuragxigu la nebravulojn, subtenu la malfortulojn, estu paciencaj kontraux cxiuj. 15 Zorgu, ke neniu redonu al iu malbonon por malbono; sed cxiam sekvu tion, kio estas bona, unu por alia kaj por cxiuj. 16 GXoju cxiam; 17 pregxu sencxese; 18 pri cxio donu dankon; cxar tia estas la volo de Dio en Kristo Jesuo pri vi. 19 Ne estingu la Spiriton; 20 ne malestimu profetajxojn; 21 elprovu cxion; tenu firme tion, kio estas bona; 22 detenu vin de cxia formo de malbono.

23 Kaj la Dio de paco vin sanktigu tute; kaj via spirito kaj animo kaj korpo estu plene konservitaj sen kulpo, cxe la alveno de nia Sinjoro Jesuo Kristo. 24 Fidela estas Tiu, kiu vin vokas, kiu ankaux faros.

25 Fratoj, pregxu por ni.

26 Salutu cxiujn fratojn per sankta kiso.

27 Mi solene petegas vin per la Sinjoro, ke oni legu cxi tiun epistolon antaux la tuta frataro.

28 La graco de nia Sinjoro Jesuo Kristo estu kun vi.

Next Book Next Book