The Day of the Lord

1 Thessalonians 5

1 Sed pri la tempoj kaj okazoj, fratoj, vi ne bezonas, ke oni skribu al vi. 2 CXar vi mem tute bone scias, ke la tago de la Sinjoro venas, kiel sxtelisto en la nokto. 3 Dum oni diras:Paco kaj sendangxereco, tiam subita detruo venas sur ilin, kiel naskodoloro al gravedulino, kaj ili tute ne forsavigxos. 4 Sed vi, fratoj, ne estas en mallumo tiel, ke tiu tago vin trafus kiel sxtelisto; 5 cxar vi cxiuj estas filoj de lumo kaj filoj de la tago; ni ne estas el la nokto, nek el mallumo; 6 tial ni ne dormu, kiel la ceteraj, sed ni viglu kaj estu sobraj. 7 CXar kiuj dormas, tiuj dormas en la nokto; kaj kiuj ebriigxas, tiuj ebriigxas en la nokto. 8 Sed cxar ni estas el la tago, ni estu sobraj, surmetante la kirason de fido kaj amo, kaj, kiel kaskon, la esperon de savo. 9 CXar Dio nin destinis ne al kolero, sed al la ricevo de savado per nia Sinjoro Jesuo Kristo, 10 kiu mortis por ni, por ke ni vivu kune kun li, cxu ni maldormos aux dormos. 11 Tial admonu vin reciproke kaj edifu unu la alian, kiel ankaux vi jam faradas.

Next Book Next Book