A Life Pleasing to God

1 Thessalonians 4

1 Fine do, fratoj, ni petegas kaj admonas vin en la Sinjoro Jesuo, ke kiamaniere vi lernis de ni, kiel vi devus iradi kaj placxi al Dio (kaj vi ja tiel iradas), tiamaniere vi pli kaj pli abunde agu. 2 CXar vi scias, kian admonon ni donis al vi en la Sinjoro Jesuo. 3 CXar jen estas la volo de Dio, via sanktigxo, ke vi vin detenu de malcxasteco; 4 ke cxiu el vi sciu preni al si sian propran ajxon en sankteco kaj honoro, 5 ne en la pasio de volupto, kiel la nacianoj, kiuj ne konas Dion; 6 ke neniu peku kaj trompu sian fraton en cxi tio; cxar la Eternulo estas vengxanto en cxio tio, kiel ankaux ni antauxavertis vin kaj atestis. 7 CXar Dio nin vokis ne por malpureco, sed por sanktigxo. 8 Tiu do, kiu malakceptas, malakceptas ne homon, sed Dion, kiu donas al vi Sian Sanktan Spiriton.

9 Sed pri amo al la frataro, vi ne bezonas, ke oni skribu al vi, cxar vi mem estas instruitaj de Dio ami unu la alian; 10 cxar vi ja tion faras al cxiuj fratoj, kiuj estas en la tuta Makedonujo. Sed ni admonas vin, fratoj, ke vi amu pli kaj pli abunde, 11 kaj ke vi celu esti kvietaj, kaj fari viajn proprajn aferojn, kaj labori per viaj manoj, gxuste kiel ni al vi ordonis; 12 por ke vi iradu konvene antaux tiuj, kiuj estas ekstere, kaj por ke nenio al vi manku.

Next Book Next Book