Timothy's Encouraging Report

1 Thessalonians 3

6 Sed kiam Timoteo, jxus veninte al ni de vi, donis al ni bonajn sciigojn pri via fido kaj via amo, kaj ke vi cxiam memoras nin bonkore, sopirante vidi nin, kiel ni ankaux vin, 7 pro tio ni konsoligxis, fratoj, pri vi, en cxia nia malgxojo kaj aflikto, per via fido; 8 cxar nun ni vivas, se vi staras firme en la Sinjoro. 9 CXar kian dankon ni povas repagi al Dio pri vi, pro la tuta gxojo, per kiu ni gxojas pro vi antaux Dio; 10 nokte kaj tage pregxante fervore, ke ni povu vidi vian vizagxon kaj perfektigi la mankojn de via fido?

11 Nia Dio kaj Patro mem kaj nia Sinjoro Jesuo direktu nian vojon al vi; 12 kaj la Sinjoro pligrandigu kaj abundigu cxe vi la amon de unu al la alia kaj al cxiuj, kiel ni amas vin; 13 por ke li faru viajn korojn senkulpaj kaj sanktaj antaux nia Dio kaj Patro, cxe la alveno de nia Sinjoro Jesuo kun cxiuj liaj sanktuloj.

Next Book Next Book