The People Complain

Numbers 11

1 Kaj la popolo komencis murmuri pri sia malfelicxo al la oreloj de la Eternulo; kaj kiam la Eternulo tion auxdis, Lia kolero ekflamis; kaj ekbrulis inter ili fajro de la Eternulo, kaj gxi komencis ekstermadon en la rando de la tendaro. 2 Tiam la popolo ekkriis al Moseo, kaj Moseo pregxis al la Eternulo, kaj la fajro estingigxis. 3 Kaj li donis al tiu loko la nomon Tabera, cxar brulis inter ili la fajro de la Eternulo.

4 Kaj la aligxinta popolamaso inter ili komencis aperigi kapricojn; kaj ankaux la Izraelidoj ekploris, kaj diris:Kiu mangxigos al ni viandon? 5 Ni memoras la fisxojn, kiujn ni mangxis en Egiptujo senpage, la kukumojn kaj la melonojn kaj la poreojn kaj la bulbojn kaj la ajlojn. 6 Kaj nun nia animo velkas; estas nenio krom cxi tiu manao antaux niaj okuloj.

7 Kaj la manao estis kiel semo de koriandro, kaj gxia aspekto estis kiel la aspekto de bedelio. 8 La popolo disiradis kaj kolektadis kaj mueladis per muelsxtonoj aux pistadis en pistujo, kaj kuiradis en kaldrono kaj faradis el gxi kukojn; kaj gxia gusto estis kiel la gusto de oleaj kukoj. 9 Kaj kiam la roso faladis sur la tendaron en la nokto, tiam faladis sur gxin ankaux la manao.

10 Moseo auxdis, ke la popolo ploras en siaj familioj, cxiu cxe la pordo de sia tendo; kaj forte ekflamis la kolero de la Eternulo, kaj Moseon tio afliktis. 11 Kaj Moseo diris al la Eternulo:Kial Vi faris malbonon al Via sklavo? kaj kial mi ne placxis al Vi, ke Vi metis la sxargxon de tiu tuta popolo sur min? 12 CXu mi embriigis tiun tutan popolon? aux cxu mi gxin naskis, ke Vi diris al mi:Portu gxin sur via brusto, kiel portas nutristino sucxinfanon, en la landon, pri kiu Vi jxuris al gxiaj patroj? 13 Kie mi prenos viandon, por doni al tiu tuta popolo? cxar ili ploras antaux mi, dirante:Donu al ni viandon por mangxi. 14 Ne povas mi sola porti tiun tutan popolon, cxar gxi estas tro peza por mi. 15 Kaj se Vi tiel agas kun mi, tiam mortigu min, se mi placxas al Vi, por ke mi ne vidu mian malfelicxon.

Next Book Next Book