Israel Leaves Sinai

Numbers 10

11 En la dua jaro, en la dua monato, en la dudeka tago de la monato, levigxis la nubo de super la tabernaklo de atesto. 12 Kaj elmovigxis la Izraelidoj en sian vojiron el la dezerto Sinaj, kaj la nubo haltis en la dezerto Paran. 13 Kaj ili elmovigxis la unuan fojon konforme al la ordono de la Eternulo per Moseo. 14 Kaj unue elmovigxis la standardo de la tendaro de la Jehudaidoj laux iliaj tacxmentoj, kaj super gxia tacxmento estis Nahxsxon, filo de Aminadab. 15 Kaj super la tacxmento de la tribo de la Isahxaridoj estis Netanel, filo de Cuar. 16 Kaj super la tacxmento de la tribo de la Zebulunidoj estis Eliab, filo de HXelon.

17 Kaj oni dismetis la tabernaklon, kaj elmovigxis la filoj de Gersxon kaj la filoj de Merari, portantaj la tabernaklon. 18 Kaj elmovigxis la standardo de la tendaro de Ruben laux iliaj tacxmentoj, kaj super gxia tacxmento estis Elicur, filo de SXedeur. 19 Kaj super la tacxmento de la tribo de la Simeonidoj estis SXelumiel, filo de Curisxadaj. 20 Kaj super la tacxmento de la tribo de la Gadidoj estis Eljasaf, filo de Deuel.

21 Kaj elmovigxis la Kehatidoj, portantaj la sanktajxojn; sed oni starigis la tabernaklon antaux ilia alveno. 22 Kaj elmovigxis la standardo de la tendaro de la Efraimidoj laux iliaj tacxmentoj, kaj super gxia tacxmento estis Elisxama, filo de Amihud. 23 Kaj super la tacxmento de la tribo de la Manaseidoj estis Gamliel, filo de Pedacur. 24 Kaj super la tacxmento de la tribo de la Benjamenidoj estis Abidan, filo de Gideoni.

25 Kaj elmovigxis la standardo de la tendaro de la Danidoj, la finulo de cxiuj tendaroj, laux iliaj tacxmentoj, kaj super gxia tacxmento estis Ahxiezer, filo de Amisxadaj. 26 Kaj super la tacxmento de la tribo de la Asxeridoj estis Pagiel, filo de Ohxran. 27 Kaj super la tacxmento de la tribo de la Naftaliidoj estis Ahxira, filo de Enan. 28 Tiaj estis la marsxoj de la Izraelidoj laux iliaj tacxmentoj. Kaj ili elmovigxis.

29 Kaj Moseo diris al HXobab, filo de Reuel la Midjanido, la bopatro de Moseo:Ni vojiras al tiu loko, pri kiu la Eternulo diris:GXin Mi donos al vi; iru kun ni, kaj ni faros al vi bonon, cxar la Eternulo promesis bonon al Izrael. 30 Sed tiu diris al li:Mi ne iros, sed al mia lando kaj al mia parencaro mi iros. 31 Kaj li diris:Ho, ne forlasu nin; cxar vi scias, kie ni povas starigi tendaron en la dezerto, kaj vi estos por ni kiel okuloj; 32 se vi iros kun ni, tiam la bonon, kiun la Eternulo faros al ni, ni faros al vi.

33 Kaj ili ekvojiris for de la monto de la Eternulo vojon de tri tagoj; kaj la kesto de la interligo de la Eternulo iris antaux ili la tritagan vojon, por esplori por ili lokon de ripozo. 34 Kaj la nubo de la Eternulo estis super ili dum la tago, kiam ili iris el la tendaro.

35 Kaj cxiufoje, kiam la kesto elmovigxis, Moseo diradis:Levigxu, ho Eternulo, kaj disjxetigxu Viaj malamikoj, kaj forkuru Viaj malamantoj for de Via vizagxo. 36 Kaj kiam gxi haltis, li diradis:Revenu, ho Eternulo, al la multegaj miloj de Izrael.

Next Book Next Book