The Whole Armor of God

Ephesians 6

10 Cetere, fortigxu en la Sinjoro kaj en la forteco de lia potenco. 11 Surmetu la tutan armilaron de Dio, por ke vi povu kontrauxstari al la artifikoj de la diablo. 12 CXar nia luktado estas ne kontraux sango kaj karno, sed kontraux regantoj, kontraux auxtoritatoj, kontraux mondpotenculoj de la nuna mallumo, kontraux la spiritaroj de malbono en la cxielejoj. 13 Tial prenu al vi la tutan armilaron de Dio, por ke vi povu rezisti en la malbona tago, kaj, farinte cxion, stari. 14 Staru do, cxirkauxzoninte la lumbojn per vero, kaj surmetinte la kirason de justeco, 15 kaj ensxuiginte la piedojn per la pretigxo de la evangelio de paco; 16 super cxio tenante la sxildon de fido, per kiu vi povos estingi cxiujn fajrajn sagojn de la malbonulo. 17 Kaj ricevu la kaskon de savo, kaj la glavon de la Spirito, kiu estas la vorto de Dio; 18 per cxia pregxado kaj petegado en cxiu tempo pregxante en la Spirito, kaj viglante por tio en cxia persisteco kaj petego por cxiuj sanktuloj, 19 kaj por mi, ke al mi estu donita parolpovo kun malfermo de mia busxo, por ke mi sciigu kuragxe la misteron de la evangelio, 20 pro kiu mi estas ambasadoro en kateno, por ke mi parolu kuragxe en gxi, kiel mi devus paroli.

Next Book Next Book