Thanksgiving and Prayer

Ephesians 1

15 Pro tio mi ankaux, auxdinte pri via fido al la Sinjoro Jesuo, kaj via amo al cxiuj sanktuloj, 16 ne cxesas danki pro vi, vin nomante en miaj pregxoj; 17 por ke la Dio de nia Sinjoro Jesuo Kristo, la Patro de gloro, donu al vi spiriton de sagxeco kaj malkasxo en la konado de Li; 18 dum la okuloj de via koro estas lumigataj, por ke vi sciu, kia estas la espero de Lia voko, kaj kia la ricxeco de la gloro de Lia heredajxo en la sanktuloj, 19 kaj kia la supermezura grandeco de Lia potenco al ni, kiuj kredas, laux la energio de la efikeco de Lia forto, 20 kiun Li faris en Kristo, relevante lin el la mortintoj, kaj sidigante lin dekstre de Li en la cxieloj, 21 multe super cxiu reganto kaj auxtoritato kaj potenco kaj regeco, kaj cxiu nomo nomata, ne nur en cxi tiu mondo, sed ankaux en la estonta; 22 kaj cxion Li metis sub liajn piedojn, kaj donis lin kiel kapon super cxio por la eklezio, 23 kiu estas lia korpo, la pleneco de Tiu, kiu plenigas cxion en cxio.

Next Book Next Book