Spiritual Blessings in Christ

Ephesians 1

3 Benata estu la Dio kaj Patro de nia Sinjoro Jesuo Kristo, kiu benis nin per cxia beno spirita en la cxielejoj en Kristo; 4 kiel Li elektis nin en li antaux la fondo de la mondo, por ke ni estu sanktaj kaj senmakulaj antaux Li en amo; 5 antauxdestininte nin por filadopto per Jesuo Kristo al Si mem, laux la aprobo de Sia volo, 6 al la lauxdo de la gloro de Lia graco, per kiu Li favoris nin en la Amata; 7 en kiu ni havas la elacxeton per lia sango, la pardonon de niaj pekoj, laux la ricxo de lia graco, 8 kiun li abundigis al ni en cxia sagxeco kaj prudento, 9 sciiginte al ni la misteron de Lia volo, laux Lia bonvolo, kiun Li antauxdecidis en li, 10 por dispono en la pleneco de la tempo, por sumigi en Kristo cxion, kio estas en la cxieloj kaj sur la tero;

11 en li, en kiu ni farigxis heredajxo, destinite laux la antauxdecido de Tiu, kiu cxion faras laux la intenco de Sia volo; 12 por ke ni estu por la lauxdo de Lia gloro, ni, kiuj antauxe esperis en Kristo; 13 en kiu vi ankaux esperas, auxdinte la vorton de la vero, la evangelion de via savo; al kiu ankaux kredinte, vi estas sigelitaj per la Sankta Spirito de promeso, 14 kiu estas antauxgarantiajxo de nia heredajxo, por la elacxeto de la posedajxo, por lauxdo de Lia gloro.

Next Book Next Book